Orakolo

en antikva Grekio kaj Romio, homo kiu profetas kaj konsilas laŭ la supozata volo de la dioj
(Alidirektita el Oraklo)

Orakolo laŭ PIV estas

  1. respondo, plejofte dusenca aŭ neklara, kiun, en la nomo de sia diaĵo, la pastroj faris al tiuj, kiuj venis ĝin konsulti, aŭ
  2. persono, kies paroloj aŭ konsiloj estas rigardataj kiel neerarivaj.
Orakolo
okupo • sankta loko
Informoj
Eble sama divenisto
vdr
pastrino de la orakolo de Delfo en la Sikstina Kapelo en Vatikano

Temas do pri dia revelacio, kiu en formo de signo aŭ per rekta korespondado de mediumo (peranto inter la dia kaj la homa mondoj) donu dian informon pri la estonto.

La pastroj en orakolejo interpretis ekzemple la formon de vaporo, aŭ la pozicion de pluraj ĵetitaj ostoj, por interpreti la diajn signojn pri la estonto. Aparte konata estas la orakolo de Delfo en antikva Grekio, sed ankaŭ en multaj aliaj, aparte antikvaj kulturoj, ekzistis siatempe tre konataj orakolejoj. Aparte ŝatataj orakoloj estis, krom en antikva Grekio, ekzemple ĉe la historia juda popolo kaj en antikva Egiptio, en Romio, antikva Ĉinio kaj en Tibeto.

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri orakolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
      Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.  

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-05.

Vidu ankaŭ redakti