Stanislav Ĉerĉesov

rusia futbalisto kaj futbala trejnisto

Stanislav Ĉerĉesov aŭ plennome Stanislav Salamoviĉ Ĉerĉesov - cirile ruse Станислав Саламович Черчесов, osete Черчесты Саламы фырт Станислав, angle latinliterigata Stanislav Salamovich Cherchesov - estas rusia eksa profesia futbalisto kaj nuna futbaltrejnisto de oseta deveno. Li naskiĝis la  2-an de septembro 1963(nun 1963-09-02) en Alagir, do nun estas 60-jara.

Stanislav Ĉerĉesov
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1963 (1963-09-02) (60-jaraĝa)
en Alagir
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Familio
Infano Stanislav Cherchesov
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo http://cherchesov.com
vdr

En 2016 li nomumiĝis trejnisto de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li akompanas la teamon en la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio - celo estas almenaŭ atingi la duonfinalon.