Stela jaro estas tempo dum kiu la Suno, kiam observata de la Tero, faras kompletan vojturnon en la ĉiela sfero de iu fiksita stelo kaj revenas al la sama stelo; alivorte temas pri du sinsekvaj pasadoj de la Tero tra sama punkto de sia orbito, tenante kiel referenco steloj. Tiu koncepto estas ĝenerale uzata de la astronomoj; kaj ties daŭro estas proksimume de 366,256 stelaj tagoj. Tio egalas al 365,2563631 averaĝaj​ teraj diurnoj (nome 365 tagoj, 6 horoj, 9 minutoj kaj 9,7632 sekundoj), tio estas, 31558149,76 s.

Skemo de la stela jaro.