Struktura alĝustigo

Programo de struktura alĝustigo (termino derivita de la angla structural adjustment) estas programo de ekonomiaj reformoj, kiun Internacia Monunua Fonduso (IMF) aŭ la monda banko starigas por ebligi al la landoj trafitaj per gravaj ekonomiaj malfacilaĵoj eliri el sia ekonomia krizo.

Temas pri aro de dispozicioj, el kiuj iuj agas al la konjukturo kaj aliaj al la strukturoj kaj kiu rezultas el la traktado inter la ŝuldiĝinta lando kaj la Internacia Monunua Fonduso (IMF) por modifi la ekonomian funkciadon de la lando (IMF kondiĉigas sian helpon al la starigo de reformoj, kiujn ĝi konsideras vivipovaj). Tiuj pruntoj estas nomataj pruntoj por struktura alĝustigopruntoj por sektora alĝustigo (angle Structural adjustment loanssectoral adjustment loans).

La kreditoj estas malblokitaj laŭ sinsekvaj partoj laŭmezure kiel la programo por struktura alĝustigo estas starigata[1].

Tipoj de decidoj, aŭ spontanaj evoluoj, kiuj povas havi strukturan konsekvencon redakti

La decidoj aparte koncernas

  • leĝodonajn dispoziciojn por favori ekonomian iniciaton, merkatfunkciadon kaj eksterlandajn investojn bonajn por evoluigo, ebligantaj inter aliaj la spontanan alĝustigon de la ekonomiaj agentoj al la loka situacio kaj al la monda medio,
  • dispoziciojn de « regado » kontraŭ korupto, burokratio kaj trudiĝo de klanoj super ekonomio,
  • plibonan disvastiĝon de la scio kaj kuraĝigon al inovado,
  • plibonigon de infrastrukturoj laŭ manieroj evitantaj favorismon kaj limigantaj la kreiĝon de monopoloj,
  • fiskan sistemon pli instigan al iniciatoj kaj ekonomia kresko.

Struktura alĝustigo, kiel ilo por transformi la funkciadmanierojn de ekonomio (pli da libereco por la ekonomiaj agentoj por ekzemplo) distingiĝas tiel de ago de konjuktura politiko, celanta glatigi la ekonomian aktivadon aŭ fronti problemojn de ŝtata deficito (rigora politiko, relanĉa politiko).

Traktado redakti

La detalo de la rimedoj starigotaj estas la temo de traktado inter tri partioj :

  • La registaro de la Ŝtato en malfacila situacio, kiu devas proponi kaj prepari planojn por elirigi sian landon el la krizo ;
  • La internacia Monunua Fonduso, kiu devas restrukturi la eksteran kaj internan ŝuldon de la lando ;
  • La monda banko, kiu devas financi naciajn dispoziciojn de restrukturado kaj alĝustigo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Pruntoj de IMF, oficiala retpaĝejo

Bibliografio redakti

  • angle Chossudovsky, Michel. The Globalization of Poverty and the New World Order. Global Research, 2003
  • france Chossudovsky, Michel. La pauvreté des nations eldono de CADTM 1994

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Portalo:Ekonomio