Traktato de Rastatt

La Traktato de Rastatt estis internacia traktato subskribita la 6-an de marto 1714 en Rastatt, Badeno. Kune kun la antaŭa traktato de Utrecht, ĝi ĉesigis la Militon de hispana sukcedo.

Alegorio de la paco de 1714
Eŭropo post la paco de 1714

La teksto estis subskribita de la Francio de Ludoviko la 14-a kaj de Aŭstrio post longa traktado, kiu komenciĝis en novembro 1713.

La traktato de Rastatt gravas en la historio de interlingvoj; ĝi estis la unua, kiu estis diskutita kaj skribita per la franca lingvo (komencante du jarcentojn da "franca lingvo: lingvo de diplomatio"); ĝis tiam la internaciaj traktatoj estis traktataj kaj skribitaj en Latino.