Tramtransporto en Częstochowa

Tramtransporto en Częstochowa estas la dua plej nova tramsistemo (post Olsztyn) sur teritorio de Pollando, en Częstochowa. La unua tramlinio estis malfermita la 8-an de marto 1959. Ekde septembro de 2012, funkcias 3 linioj kun suma longeco 33,4 km kaj 32 haltejoj. La tramsistemo uzas normalan ŝpuron (1435 mm). Tramtransporton en Częstochowa sekurigas Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne w Częstochowie (MPK Częstochowa) (esperante: Urba Transporta Kompanio en Częstochowa).

Tramwaje w Częstochowie
PESA 129Nb sur linio 3
PESA 129Nb sur linio 3
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Częstochowa
Transportsistema speco tramtransporto
Komenco de trafiko 1959
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 33,4 km
Nombro de linioj 4
Nombro de stacioj 32
Aliaj informoj
Traklarĝo 14,7 km
Transportisto MPK Częstochowa
Meza rapido 15,6 km/h
Mapo
vdr

Tramtransporto konsistas el la norda-suda tramvojo, kiun parte uzas ĉiuj tramlinioj (el Północ per Tysiąclecie, Centro, Trzech Wieszczów ĝis Ostatni Grosz). Tie, la tramlinio 1 veturas ĝis la urbaparto Zawodzie-Dąbie (finhaltejo Fieldorfa-Nila) per Raków, dum la tramlinio 2 veturas ĝis Raków (finhaltejo Raków Dworzec PKP) per Wrzosowiak. Ekde la 19-an de aŭgusto 2010 estis konstruitaj la tramvojoj ĝis nova finhaltejo Stadion Raków; la 3-an de septembro 2012 estis malfermita la entute nova tramlinio 3, kiu konektas tramhaltejojn Fieldorfa-Nila kaj Stadion Raków.

Tramlinioj redakti

Linio Mapo Vojo Longeco Vojaĝtempo Nombro de
haltejoj
Tramoj
1   Fieldorfa-Nila ↔ Kucelin-szpital 10,0 km 29 min. 19 8x 105Na+105Na
  Raków Dworzec PKP → Fieldorfa-Nila 8,3 km 26 min. 17
2   Fieldorfa-Nila → Raków Dworzec PKP
3   Fieldorfa-Nila ↔ Stadion Raków 11,7 km 38 min. 27 6x PESA Twist, 4x 105Na+105Na
N0 36 min. 3x 105Na

Tramparko redakti

Bildo Tipo[1] Jaroj de aĉeto Jaroj de retiriĝo Kvanto
  105Na 1975−1990 2003− 48
102Na 1970−1973 1991−2000 1
  4N1+4ND 1959−1961, 2011 1970−1988 1+1
  129Nb 2012 7

Galerio redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti