Trilateropiramidigita kvaredro

En geometrio, la trilateropiramidigita kvaredro estas pluredro, katalana solido. Ĝia duala estas la senpintigita kvaredro. Ĉar ĝi estas katalana solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.

Trilateropiramidigita kvaredro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco Katalana solido
Edra figuro V3.6.6
Verticoj 8
Lateroj 18
Edroj 12
χ 2
Geometria simetria grupo Td
Duedra angulo 129.521196° = arccos(7/11)
Duala Senpintigita kvaredro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

Ĝi povas esti konsiderata kiel regula kvaredro kun neregulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) aldonitaj al ĉiu ĝia edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)

Eksteraj ligiloj redakti