Trilobozoa ("tri-lobaj animaloj") estas taksono de formortintaj organismoj kiuj montras tri-radian simetrion. Fosilioj de Trilobozo-anoj estas limigitaj al maraj tavoloj de la fino de la Ediakara periodo — antaŭ la Kambria eksplodo de pli modernaj vivoformoj.

Трилобозои в представлении художника

La taksonomiaj afinecoj de tiuj grupoj estas malferme disputataj. Ivantsov kaj Fedonkin (2002) lokigas ilin inter kniduloj. Ili asertas ke ĉar la konululoj Vendoconularia montras ses-flankan simetrion, la konularedoj — tiam konsiderataj frata grupo de la scifozoaj kniduloj — devas esti metitaj ene de la trilobozoa, kio faras la trilobozoan grupon parto de la knidula filumo.

Plej trilobozo-anoj estis diskoformaj, tipigite ĉe Tribrachidium. Tra komparoj kun la aliaj diskoidaj trilobozoanoj, ili montras la diversajn "brako"-modelojn en ĉiu genro/specio pro la kreskanta haltiganta aŭ progresanta je diferencaj stadioj de disvolviĝa kresko.