Trinkaĵskatolo estas aldone al botelo la plej grava komerca ujo por trinkaĵoj kaj utilas samtempe kiel trinkujo. Vendiĝas en trinkskatoloj ĉefe trinkaĵoj enhavantaj karbonatan acidon, kiel biero kaj senalkoholaĵoj.

En la naturon forĵetita trinkaĵskatolo.
Aluminia trinkoskatolo.

Modernaj trinkaĵskatoloj estas faritaj el ununura cilindra ujo el aluminiolado kun surpresita kovrilo el aluminio kun ovalforma skraplinio kaj alfiksita metala ringo, kiu levigata puŝas la ovalforman parton en la internon de la skatolo kaj tiel kreas trinkmalfermaĵon.

La plej kutimaj skatolgrandoj en Eŭropo estas 0,33- kaj 0,5-litraj; foje ankaŭ 1-litraj. Aldone ekzistas 5-litrajn grandaj skatolegoj kun krano, venditaj kiel "festobareletoj". Tramonde la plej kutimaj volumenoj estas 0,15 l (ekz. ĉe flugkompanioj), 0,25 l (i.a. Red Bull kaj aliaj energitrinkaĵoj), 0,355 l (korespondas al 12 uncoj, laŭleĝa grandeco en Usono), 0,44 l (i.a. biero en Britujo kaj Irlando) kaj 0,47 l (ekz. Guinness).

Trinkaĵskatoloj eltenas enan premon ĝis ĉ. 6 baroj granda kaj pro la volba fundo havas sekurrezervon - antaŭ ol la skatolo eksplodos, la fundo volbiĝos eksteren kaj tiel pligrandiĝos la ena volumeno.

En Germanujo ekzistas ekde 2003 garantiaĵo por forĵetindaj trinkujoj por biero, minerala akvo kaj senalkoholaĵoj kun karbonata acido, la tiel nomata skatolgarantiaĵo.

Ekonomia graveco redakti

Ĉirkaŭ 280 miliardoj da (280 000 000 000) ladskatoloj estas produktitaj ĉiujare tutmonde, por ĉiaj trinkaĵoj, inkluzive bieron, nealkoholaĵojn kaj sukojn.

Ĉi tiu granda kvanto da ladskatoloj kontribuas signife al la ekonomio. Se ni prenas Usonon, kiel ekzemplo, kiu havas pli ol 170 fabrikojn tra la tuta lando, kiu laborigas 26 000 laboristojn kaj produktas ĉirkaŭ 131 miliardojn da skatoloj jare, la ladskatola industrio kontribuas pli ol 15 miliardojn da dolaroj al la ekonomio per provizado de laborpostenoj, impostoj, aĉetado de varoj kaj lokaj servoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti