Tutmondaj Militistaj Ludoj

La Tutmondaj militistaj ludoj estas mult-sporta okazaĵo ĉiun kvaran jaron. Ili estas organizitaj de la Internacia Konsilio de Militista Sporto (CISM). La unua eldono okazis en Romo en 1995.

Tutmondaj Militistaj Ludoj
Branĉoj • Badminton at the Military World Games vd
Fondita en 1995
vdr

Inter la 4 kaj la 16-a de septembro 1995, memorfestante la 50-an datrevenon de la fino de la dua mondmilito kaj la ratifon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, en la urbo Romo okazis la unua eldono de la Militista Monda Olimpiko kun la ĉeesto de 4017 atletoj el 93 landoj en 17 sportoj

La malferman ceremonion ĉeestis Papo Johano Paŭlo la 2-a, la itala prezidento Oscar Luigi Scalfaro kaj la ĉefministro Lamberto Dini.

La dua eldono de la ludoj okazis en Zagrebo, Kroatio en 1999. Ĝi havis 6734 atletojn el 82 landoj. La tria eldono de la Militistaj Mondaj Ludoj okazis en Katanio, Italio, en 2003, kun pli ol 7.000 atletoj reprezentantaj 87 landojn.

La tria eldono de la ludoj okazis en 2007, en la urbo Hajderabado, en Barato. Pro la distanco, estis signifa redukto en la nombro de atletoj (ĉirkaŭ 5 mil), kvankam la nombro de partoprenantaj nacioj ankaŭ pliiĝis (rekordo de 101 landoj). En ĉi tiuj Ludoj, Rusio estis la lando kun pli da medaloj ricevitaj (entute 100 medaloj), sekvata de Ĉinio, Germanio kaj Italio.