Universitato de Hajnano
LA Universitato de Hajnano (Simpligita ĉina: 海南大学; Tradicia ĉina: 海南大學; Pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo, Provinco Hajnano.
Universitato de Hajnano | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1983 | |
Situo | ||
Geografia situo | 20° 3′ 38″ N, 110° 19′ 17″ O (mapo)20.06055556110.32138889Koordinatoj: 20° 3′ 38″ N, 110° 19′ 17″ O (mapo) | |
lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Double First Class University Plan vd | ||
filiita al | ||
• National Basic Ability Construction Project of Western and Central China • Projekto 211 vd | ||
| ||
Historio redakti
La originala Universitato de Hajnano estis fondita en la jaro 1983. Ĝi estis ŝlosila provinca universitato. Je la 14-a de aŭgusto de la jaro 2007 la Ministerio pri Edukado sankciis la kuniĝon de la Universitato de Tropika Agrikulturo de Suda Ĉinio (SCUTA) kaj Universitato de Hajnano, kiuj kuniĝis sub la nomo "Universitato de Hajnano".
Kampusoj redakti
La Universitato de Hajnano konsistas je tri kampusoj. Ĝia tuta areo estas 741 akreoj.
- Hajdjano Kampuso estas la ĉefa kampuso, kiu situas sur la insulo Hajdjano en Hajkoŭo. Ĝi havas tri ĉefajn pordegojn: La orienta pordego, kiu situas je Renmin Dadao, la norda pordego, kiu situas je Wuxi Lu, kaj la suda pordego, kiu situas je San Xi Lu.
- Ĉengsio Kampuso situas en la distrikto Ĉengsio.
- Danĝoŭo Kampuso situas en la urbo Danĝoŭo.