Unuec-Tago de Ukrainio

Unuec-Tago de Ukrainio, ukraine: День соборності Україниukraina ŝtata festo celebrata la 22-an de januaro, en la datreveno de unuiĝo de Ukraina Popola Respubliko kaj Okcidentukraina Popola Respubliko, kiu okazis en 1919.

La festo estis proklamita dekrete de la prezidento de Ukrainio, Leonid Kuĉma, subskribita la 21-an de januaro 1999.

Memorigo redakti

La 21-an de januaro 1990, patriotaj fortoj organizis "vivan ĉenon" inter Kijivo, Lvivo kaj Ivano-Frankivsk kiel simbolo de la spirita unueco de la homoj el la orienta kaj okcidenta teritorioj de Ukrainio.

La Unuec-Tago de Ukrainio estis omaĝita per nomumo de stratoj en Brodi, Drohobiĉ, Ĵmerinko, Ivano-Frankivsk, Kijivo, Krivij-Riho, Lucko, Ternopilo kaj aliaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti