Válor estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas sur la nordorienta parto de la komarko de la Alpujarra Granada, lime kun la municipoj Lanteira, Aldeire, Nevada, Ugíjar kaj Alpujarra de la Sierra. La municipo valor-a estas formata per la domarkernoj Válor, Mecina Alfahar kaj Nechite, ekde 1940. Granda parto de ĝia municipa teritorio estas en la Nacia Parko de Sierra Nevada.

Válor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18470
Demografio
Loĝantaro 676  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 0′ N, 3° 5′ U (mapo)36.9960926-3.0825685Koordinatoj: 37° 0′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 909 m [+]
Areo 59 km² (5 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Válor (Provinco Granado)
Válor (Provinco Granado)
DEC
Válor
Válor
Situo de Válor
Válor (Hispanio)
Válor (Hispanio)
DEC
Válor
Válor
Situo de Válor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Válor [+]
vdr
Situo de Válor en la provinco Granada.

En 1990, en tiu municipo okazis la 9a Festivalo de Tradicia Muziko de la Alpujarra.

En Válor naskiĝis Don Fernando de Válor y Córdoba kiu, sub la nomo de Abén Humeya (Muhammad ibn Umayya), ribelis kontraŭ la reĝo Filipo la 2-a kun la moriskoj de la regno de Granado. Internaj malkonsentoj inter la moriskoj mem kiuj, en 1569, murdis Abén Humeya, permesis la venkon de Don Juan de Austria kontraŭ la ribelo. La moriskoj estis definitive forpelitaj en 1609, kaj la vilaĝo estis reloĝata de kolonoj devenaj de Ĥaeno.

La urbestro estas maldekstra.