Aldeire estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio.

Aldeire
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18514
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 594  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 10′ N, 3° 4′ U (mapo)37.160375-3.0715949Koordinatoj: 37° 10′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 297 m [+]
Areo 67 km² (6 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeire (Provinco Granado)
Aldeire (Provinco Granado)
DEC
Aldeire
Aldeire
Situo de Aldeire
Aldeire (Hispanio)
Aldeire (Hispanio)
DEC
Aldeire
Aldeire
Situo de Aldeire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeire [+]
vdr
Situo de Aldeire en la provinco.

Geografio redakti

Ĝi estas sur la suda parto de la komarko de Guadix. Limas kun la municipoj Valle del Zalabí (pro eksklavo de la municipa teritorio), La Calahorra, Ferreira, Nevada, Válor, Lanteira kaj Alquife. Aliaj proksimaj lokoj estas Dólar, Jérez del Marquesado, Albuñán kaj Cogollos de Guadix. Ĝi estas sur valo formata de du deklivoj aŭ montetoj norde de Sierra Nevada. Estas la loko de la Markislando Zenete pli ene de la montaro.

Historio redakti

En la areo oni trovis restaĵojn el la Kuprepoko kaj de fenicoj, romianoj kaj visigotoj, sed la nuna setlejo estas de epoko de Al Andalus. La deveno de la toponimo Aldeire estas tre klara: ĝi derivas de la araba vorto "al-Dar" («la domo») kaj ĝi povas aludi al monaĥejo de mozaraboj kiu tie rezistis la islaman premon ŝirmite de Sierra Nevada. La proksimeco al la Montopasejo La Ragua ebligis la konstruadon proklsime de mezepoka fortikaĵo konata kiel Kastelo de la Kaba.

Du, la insurekcio de la moriskoj, elde 1568 ĝis 1571, tiu vilaĝo estis unu de la plej rezistaj kontraŭ la kristanaj trupoj kaj, pro tio ĝi estis ankaŭ unu de tiuj kiuj plej suferis reprezalion.

En la 1960-aj jaroj Aldeire atingis pinton de pli ol 2200 loĝantoj, poste venis sinsekvaj elmigroj kaj nun estas nuriom pli ol 600 loĝantoj.

Kompasdirektoj redakti

Nordokcidente: Valle del Zalabí (pro eksklavo), La Calahorra kaj Alquife Norde: Valle del Zalabí (pro eksklavo) kaj La Calahorra Nordoriente: Valle del Zalabí (pro eksklavo) kaj La Calahorra
Okcidente: La Calahorra (pro eksklavo), Alquife kaj Lanteira   Oriente: La Calahorra (ĉefe pro eksklavo) kaj Ferreira
Sudokcidente: Válor kaj Lanteira Sude: La Calahorra (pro eksklavo), Válor kaj Nevada Sudoriente: Nevada kaj Ferreira