La Kaverno-urbo de Vardzia (kartvele ვარძია) estas kavernomonaĥejo fosita en la flanko de la monto Eruŝeli en suda Kartvelio proksime de Aspindza. Ĝi estis fondita de la reĝino Tamara de Kartvelio en 1185.

Vidaĵo de Vardzia.

La monaĥejo estis konstruita kiel ŝirmejo kontraŭ la mongoloj kaj konsistis el ses mil loĝejoj en 13-etaĝa komplekso. La urbo inkludis preĝejon, tronsalonon, kaj kompleksan irigacian sistemon. La nura aliro al la komplekso estis tra kelkaj bone kaŝitaj tuneloj proksime de la rivero Mtkvari.

Tertremo en Samcĥe detruis ĉirkaŭ du trionojn de la urbo en 1283, montrante la kavernojn al ekstera vido kaj kolapsante la irigacian sistemon. La preĝejo estis plifortikigita kaj ekstere videbla sonorilturo estis aldonita dum la regado de Beka Jaĥeli en la 13-a jarcento.

La persoj sub la ŝaho Tahmasp 1-a trudeniris la monaĥejon en 1551, prenante la plej gravajn ikonojn kaj efike metante finon al la vivo de la monaĥejo.

En la nuntempo Vardzia estas grava vidindaĵo en la regiono Samcĥe-Javaĥeti de Kartvelio. La loko estas konservita de grupeto de monaĥoj kaj povas esti vizitata kontraŭ malgranda pago. Marŝrutkoj iras ĝis Vardzia ĉiutage ekde la centro de Aĥalciĥo.

Ankoraŭ cent loĝejoj kaj kelkaj haloj restas viziteblaj kaj en kelkaj tuneloj la malnovaj irigaci-sistemoj daŭre alportas trinkeblan akvon.