La Vatikanaj Muzeoj (itale Musei Vaticani) enhavas la papajn artkolektojn kaj troviĝas sur la teritorio de Vatikanurbo. La kolekto estas unu el la plej gravaj kaj grandaj de la mondo kaj enhavas orientajn antikvaĵojn (el Egiptio kaj Asirio), klasikajn antikvaĵojn (el Grekio kaj Romio), etruskajn, frukristanajn, mezepokajn, renesancajn, nuntempajn kaj popoltradiciajn artaĵojn. La eble plej fama parto, vizitebla en la muzeoj estas la Siksta Kapelo. Dum la lasta dimanĉo de ĉiu monato la eniro en la vatikanaj muzeoj estas senpaga. Trairo de la diversaj muzeoj estas ĉirkaŭ 7 kilometrojn longa. Atendvicoj daŭras iam pli ol horo.

Vatikanaj muzeoj
Musei Vaticani
arta muzeo • nacia muzeo
Lando Vatikano vd
Situo Vatikano
Adreso Viale Vaticano 6, I-00192 Roma
Estiĝo 1506
Direktoro Barbara Jatta
Koordinatoj 41° 54′ 23″ N, 12° 27′ 16″ O (mapo)41.90638888888912.454444444444Koordinatoj: 41° 54′ 23″ N, 12° 27′ 16″ O (mapo)
Vatikanaj muzeoj (Vatikano)
Vatikanaj muzeoj (Vatikano)
DEC
Vatikanaj muzeoj
Vatikanaj muzeoj
Situo de Vatikanaj muzeoj
Map
Vatikanaj muzeoj
Jaraj vizitantoj: 1 612 530 (2021)
Retpaĝo http://www.museivaticani.va
vdr
Historia enirejo al la Vatikanaj Muzeoj
Ŝtuparo de la Vatikanaj Muzeoj

Eroj de la Vatikanaj muzeoj redakti

Vatikanaj muzeoj pli precizaj redakti

  • Museo Gregoriano Egizio
  • Museo Gregoriano Etrusco
  • Musei di Antichità Classiche
  • Museo Pio Cristiano (kun la Lapidari Cristiano kaj Ebraico)
  • Pinakoteko
  • Galleria degli Arazzi
  • Ceramiko (9-a ĝis 13-a jarcento)
  • Malgrandaj mozaikoj
  • Kolekto de moderna kaj religia artoj
  • Museo Missionario-Etnologico
  • Museo Sacro (biblioteko)
  • Museo Profano
  • Museo Storico Vaticano
 
Mapogalerio
 
Cortile della Pigna

Papa Palaco redakti

La papa palaco ne vere estas vatikana muzeo, sed jenaj ĉambroj estas videblaj dum la vizito de la muzeoj:

  • Palazzetto del Belvedere
  • Obergalerien (Candelabri, Arazzi, Carte Geografiche)
  • Apartamento de la sankta Pio la 5-a
  • Sala delle Dame
  • Sala dell'Immacolata
  • Stanze di Rafaelo
  • Sala dei Chiaroscuri
  • Cappella Niccolina
  • Kapelle Urbano la 8-a
  • Siksta Kapelo
  • Apartamento Borgia
  • Salone Sistino
  • Sala delle Nozze Aldobrandine
  • Subgalerioj (Urbano la 8-a, Alessandrina, Clementina)

Vizitantoj redakti

Kutime ĉiujare la vizitantoj superas kvar milionojn. En 2011 ili atingis kvin milionojn. (El raporto de la direktoro Antonio Paolucci en "L'Osservatore Romano" de 10/1/2012)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti