Viandobovoj estas bovoj bredataj por viando-produktado (distinge el laktobovinoj, uzitaj por laktoproduktado). La viando de maturaj bovoj estas konata ĉefe kiel bovaĵo. Ĉe produktado de bovaĵo estas tri ĉefaj stadioj: produktado de bovinoj kaj bovidoj, nutrado, kaj dikigo. La produkta ciklo de la animaloj startas per bovin-bovidaj operacioj; tiu operacio estas desegnita specife por bredi bovinojn por ilia idaro. El tie la bovidoj estas nutrataj por dikigo. Animaloj specife bredataj por dikigo estas konataj kiel manĝobovoj (kastritoj aŭ bovinoj kiuj ne patriniĝis), kies celo estas dikiĝo. Animaloj ne bredataj por dikigo estas tipe inaj kaj estas ofte konataj kiel anstataŭantaj bovinoj. Kvankam la ĉefa uzado de viandobovoj estas viando-produktado, aliaj uzoj estas por produktado de ledo, kaj de krom-produktoj uzitaj por bombonoj, ŝampuo, kosmetikaĵoj, insulino kaj spiriloj.

Japanese wagyu bull
Japana Ŭagju-a virbovo el farmo norde de Kobeo.

Ekzemploj de rasoj de viandobovoj estas Galloway, Kianina, Hereford, Shorthorn, Ĉarola kaj Limoĝia.