Rivero Voroneĵ (ruse Воронеж) estas rivero kiu fluas tra la rusaj provincoj Tambov, Lipeck kaj Voroneĵ kaj kiu estas maldekstra enflurivero de rivero Don, kaj apud kiu situas urbo Voroneĵ. Ĝi estas 342 km longa. Ĝia akvokolekta areo estas 21,600 km². Ĝi glaciiĝas en la unua duono de decembro kaj restas sub glacio ĝis malfrua majo. La subaj partoj de la rivero estas navigeblaj. La urboj Lipeck kaj Voroneĵ situas apud la rivero Voroneĵ.