Zheng Jie (naskiĝis la 5-an de julio 1983) estas ĉina profesia tenisa ludistino. Ŝi akiris en majo 2009 la 15-an pozicion sur la monda ranglisto, ŝia plej alta posicio.

Zheng Jie
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1983 (1983-07-05) (40-jaraĝa)
en Ĉengduo
Loĝloko Ĉengduo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Ŝi diplomiĝis en la Sichuan-Sporta Akademio en junio 2000[1].

Zheng Jie malgajnis dum 2008 la duonfinalon en Wimbledon kontraŭ Serena Williams, per 2-6 kaj 6-7. En la Somera Olimpiko 2008 en la duobla ludo kune kun Yan Zi li akiris la bronzan medalon.

En 2010 ŝi atingis la duonfinalojn de la Australian Open, perdis antaŭ Justine Henin.

Referencoj redakti