Specoj de loknomoj

Loknomscienco > Speco de Loknomoj < Loknomo


Gramatika vidpunktoRedakti

Laŭ gramatika vidpunkto ekzistas 3 specoj de la loknomoj: (1) primitivaj, (2) derivitaj kaj (3) kunmetitaj. Tamen ne ĉiam eblas indiki ĝustan limon inter la 3 grupoj.

Primitiva loknomoRedakti

Primitiva loknomo estas vorto, kiu ne havas gramatikajn formantojn. Ofte ilia signifo ne estas konata pro longjaraĝo, pro malapero de nomanta popolo kaj ilia lingvo aŭ aliaj kaŭzoj. Ekzemple: Parizo (devenas de kelta tribnomo), Alpoj (signifas “monton” en kelta lingvo), Florenco (‘floranta” en latina lingvo), Gori (“monteto” en kartvela lingvo), k.c.

Derivita loknomoRedakti

Unu parto de loknomoj estas derivitaj kun aldono de prefiksoj kaj sufiksoj. Ĉiu loknomo estas produkto de iu certa lingvokolektivo, pro tio derivantaj afiksoj abundas. Kutime, tiuj formantoj mem ne havas apartan signifon. Ekzemple, sufikso -et formigas landnomojn en Kartvela lingvo (Poloneti, Espaneti, Bulgareti), -ia - en Latina lingvo (Polonia, Hispania, Bulgaria), -uj - en Esperanto (Polujo, Hispanujo, Bulgarujo); prefiksoj - za, - na, - pri; sufiksoj - ov (ev), - in, - ec kaj multaj aliaj estas tre produktivaj formantoj de loknomoj en la Rusa lingvo.

Kunmetita loknomoRedakti

Granda parto de loknomoj estas kunmetitaj de du aŭ multaj vortradikoj, tamen ne nepre de la sama lingvo. Ekzemple: nomo de Itala urbo Napoli devenas de greka nomo Neapolis, Nea - en greka lingvo “nova”, Polis - “urbo”; aliflanke: Portland estas kunmetaĵo de latina Portus - “haveno” kaj angla Land - “lando”, t.e. “lando ĉe la haveno”;

Kunmetitaj loknomoj estas: Montmartre – france: “monto de martiroj”; Beijing – ĉine: “norda ĉefurbo”, Beograd – serbe: “blanka urbo”, Düsseldorf, Saarbrücken, Hindukush, Pakistan, Budapest, k.a.

FormoRedakti

Laŭ formo oni distingas 3 grupojn de loknomoj.

Propra nomoRedakti

Normala loknomo estas vorto, kiu per si mem estas propra nomo: Parizo, Vieno, Portugalio, Hindustano, Alpoj, Zambezi, Helsinki, Mumbai.

Propra nomo kun priskriboRedakti

Kelkfoje propra nomo havas iaspecan priskribon, kiu estas parto de la nomo, kiel ekzemple:

  • aŭ ordinara vorto: Nov-Jorko, Sud-Ameriko, Saint-Etienne, Altaj Tatroj, Bulonjo-ĉe-Maro;
  • aŭ propra nomo: Frankfurt-am-Main, Esch-sur-Alzette, Rostov-na-Donu.

Ĉe tiuj loknomoj oni ofte uzas adjektivojn - nova (Nouvelle Caledonie, New Hampshire), malnova (Andorra la Vela), supra (Haut Atlas), malsupra (Nizhni Novgorod), orienta, okcidenta, meza, norda, suda, centra; prepoziciojn kun signifo ĉe, sur, apud, de.

Ordinara nomo kun priskriboRedakti

Toponimo ankaŭ povas esti ordinara vorto kun priskriboj. Siaflanke priskriboj estas

  • aŭ propraj nomoj – Persa Golfo, Balkana Montaro, Ĝeneva Lago, Hinda Oceano,
  • aŭ ordinaraj vortoj: Nigra Maro, Monto Blanka, Proksima Oriento, Flava Rivero, Norda Glacia Oceano.