Spenser-strofo

9-versa strofo en kvinjamboj (krom la lasta verso, kiu estas sesjambo) kun rimskemo ababbcbcc

En poezio, la Spenser-strofo (angle Spenserian stanza) estas speciala strofo, konsistanta el naŭ jambaj versoj, kun la rimskemo ababbcbcc.

Priskribo redakti

La Spenser-strofo konsistas el naŭ versoj, el kiuj versoj 1 kaj 3 interrimiĝas; 2, 4, 5 kaj 7 interrimiĝas; kaj finfine 6, 8, 9 interrimiĝas. Skeme:

ababbcbcc

La metro uzata estas kvinjambo, krom la lasta verso. Por plialtigi la efektojn, la lasta verso havas unu plian piedon, formante sesjambon, same kiel aleksandro; tial, la lasta verso en Spenser-strofo nomiĝas la aleksandra verso.

La Spener-strofo similas al la itala stanco, sed estas pli longa (naŭ, ne ok versoj), kaj la rimskemo ankaŭ diferencas.

Historio redakti

La Spenser-strofo estis inventita de Edmund Spenser en la 16-a jarcento por sia alegoria eposo La Fereĝino (angle The Faerie Queene).

Poste, Byron uzis ĝin por sia poemo La Pilgrimado de Infano Haroldo (angle Childe Harold’s Pilgrimage).

Ekzemplo redakti

Edmund Spenser uzis la Spenser-strofon por sia poemo La Fereĝino (angle The Faerie Queene). Jen la unua strofo de La Fereĝino:

Rimo Verso
a Lo I / the man, / whose Muse / whilome / did maske,
b As time / her taught, / in low- / ly She- / pheards weeds,
a Am now / enforst / a far / unfit- / ter taske,
b For trum- / pets sterne / to chaunge / mine Oa- / ten reeds,
b And sing / of Knights / and La- / dies gen- / tle deeds;
c Whose pray- / ses ha- / ving slept / in si- / lence long,
b Me, all / too meane, / the sac- / red Muse / areeds
c To bla- / zon broad / emongst / her lear- / ned throng:
c Fierce warres / and faith- / full loues / shall mo- / ralize / my song.

Referencoj redakti

  • Morton, Edward Payson (1907-04). “The Spenserian Stanza before 1700”, Modern Philology (en) 4 (4), p. 639–654.