Spertokampo por sensodisvolviĝo
Spertokampo por sensodisvolviĝo estas ideo konceptita de Hugo Kükelhaus (1900–1984). Temas pri spertoekspozicio, kiu stimulas ĉiujn sensojn. La diversaj ekspoziciaĵoj igu la vizitanton mem eksperimenti per ili, esplori ilin. Kükelhaus konstruis 32 ludilojn por lernejoj de la urbo Dortmund kaj prezentis parton de ili en 1967 ĉe la internacia ekspozicio en Montrealo.
Aŭskulti: Aŭskultoĝardeno de la universitato Oldenburg

Senti/tuŝi: indianoŝtupetaro sur la nudpieda pado en Nienhagen

Movo: ekvilibrodisko en Bremervörde
Konsciigi spertonRedakti
Laŭ la koncepto de Kükelhaus estiĝis granda nombro de sensobjektoj, spertokampoj kaj parkoj, kiuj rilatas al diversaj, sed ankaŭ al grupitaj sensoj, ekzemple:
- Aŭskultado: tamburoj, unukordilo, orgenfajfiloj, ventoharpo, sonbovlo, zumŝtono, gongoj, ventosonorilo,
- sed ankaŭ naturbruoj en ĝardenoj: birdokanto, akvobrueto, abelzumado.
BibliografioRedakti
- Hugo Kükelhaus: Entfaltung der Sinne (Sensodisvolviĝo), eld. Schloss Freudenberg, nova eldono 2008 ISBN 978-3-00-024810-8
- Elisabeth Stelkens: Auf den Spuren des Erfahrungsfeldes (Sur la spuroj de la spertokampo), Organismus und Technik e.V., Essen 2007
- Hugo Kükelhaus: Fassen Fühlen Bilden - Organerfahrungen im Umgang mit Phänomenen (Tuŝi, senti, krei - organspertoj uzante fenomenojn), Gemeinnützige Forschungs- und Bildungsgesellschaft mbH memeldono; 7-a eldono 2000, ISBN 3-877-32017-1
- Walter Jäger: Das da draußen sind wir… Bausteine einer Pädagogik der Sinne. 7 Jahre unterwegs mit dem Mobilen Erfahrungsfeld zur Entfaltung der Sinne, Nürnberg (Tiuj ekstere estas ni... konstrueroj de sensopedagogio. 7 jaroj survoje kun la mobila spertokampo por sensodisvolviĝo, Nurembergo), eld. Modernes Lernen, Dortmund 1997, ISBN 3-8080-0389-8
Eksteraj ligilojRedakti
- TTT-ejo de la spertokampo en la kastelo Freudenberg, Wiesbaden
- Societo Hugo-Kükelhaus kun pliaj informoj kaj ligiloj
- Artikolo pri la spertokampo por sensodisvolviĝo