Premio Ludo de la Jaro

(Alidirektita el Spiel des Jahres)

La Premio Ludo de la Jaro (germane Spiel des Jahres, [ˈʃpiːl dəs ˈjaːʁəs]) estas la germana premio por tabulludoj kiu estas aljuĝita ĉiujare. La premio estas distribuita ekde 1979 kun la celo agnoski plejbonecon en dezajno de tabulludoj kaj reklami kvalitajn tabulludojn, specife en la germana merkato [1].

Premio Ludo de la Jaro
game award
Branĉoj • Kinderspiel des Jahres
• Kennerspiel des Jahres
• Spiel des Jahres – Sonderpreis Kinderspiel vd
Organizanto Spiel des Jahres e.V.
Lando Germanio
Fondita en 1979
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Verŝajne tiu estas eble la plej grava tabulluda premio.

Spiel des Jahres- nomumo povas pliigi la vendon de ludo de la ordinara vendokvanto de proksimume 500-3,000 ĝis 10,000 ekzempleroj, sed la gajninto povos vendi tiom multe kiom 500,000 ekzemplerojn [2].

Kriterioj redakti

La premio estas aljuĝita de grupo de juĝistoj el Germanio, Svislando kaj Aŭstrio, kiuj ekzamenas tabulludojn dum la antaŭa jaro por aljuĝado de la premio. La ludoj nomumitaj por la premio estas "familiaj ludoj ". Militludoj, rolludoj, kolekteblaj kartoj kaj aliaj ludoj kun alta konkurencivo ne estas inkluזןהitaj kiel kandidatoj por la premio.

Ekde 1989 ekzistas aparta premio por tabulludoj por infanoj.

En pluraj kazoj, la ĵurio elektis aljuĝi aldonan specialan premion al pli komplikaj ludoj, kiel la ludo Agricola, kiu gajnis la premion en 2008. En 2011, speciala premio por pli komplikaj ludoj iĝis sia propra kategorio, kaj estas nomita "Kennerspiel des Jahres" aŭ "Ludo-Premio por Ekspertoj".

La kriterioj laŭ kiuj la premio estis elektita:

  • La ideo malantaŭ la ludo (originaleco, ludebleco kaj socia aŭ eduka valoro)
  • La strukturo de la reguloj de la ludo (klareco kaj strukturo)
  • Montraĵo (skatolo, ludpecoj, regullibro)
  • Dezajno (funkcieco kaj formo)

Listo de gajnintoj redakti

Jen listo de premiaj gajnantoj:

Referencoj redakti

  1. Dale Yu (20 June 2011) Interview with Tom Werneck, Spiel des Jahres jury member – Part 1 of 3. The Opinionated Gamers. Arkivita el la originalo je 2011-06-23. Alirita 2013-02-12.
  2. Scott Tepper cited in Stewart Woods. (2012) Eurogames: The Design, Culture and Play of Modern European Board Games. McFarland. ISBN 978-0-7864-9065-3.