Spinako
triangula velo kun bovla aŭ "duonbalona" formo, farita el aparte malpeza tuko
(Alidirektita el Spinaker-velo)
La spinako[1] aŭ Spinaker-velo (aŭ nacilingve tradicie kun duobla "n" nomata Spinnaker) estas specifa speco de velo kun bovla aŭ "duonbalona" formo, farita el aparte malpeza tuko simila al tiu de paraŝuto aŭ varmaerbalono. Ofte tiu baze triangula "paraŝuta velo" estas aparte brile kolorplena. La velo uzatas kiam velŝipo havas la venton de preskaŭ malantaŭe: ĝi pleniĝas per vento, etendiĝas ambaŭflanke antaŭ la masto, kaj forte antaŭenpuŝas la ŝipon.

Referencoj
redakti- ↑ artikolo spinako en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio