Srilanka arbustosilvio

La Srilanka arbustosilvio (Bradypterus palliseriElaphrornis palliseri) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Srilanka arbustosilvio
Srilanka arbustosilvio
Srilanka arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. palliseri'
Bradypterus palliseri
(Blyth, 1851)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas endemia loĝanta reproduktanta en Srilanko, kie ĝi estas la ununura arbustosilvio. La Srilanka arbustosilvio estis foje lokata en la genro Bradypterus; ja ŝajnas tre proksima rilata al tiu genro, sed diferenciĝas en strukturo (relative mallongvosta kaj longbeka), plumaro (senmarka) kaj kanto. Ĝi estas monotipa.[1]

La Srilanka arbustosilvio estas birdo de densa arbara subkreskaĵaro, ofte ĉe akvo. Ĝi troviĝas en altaj teroj de centra Srilanko, kutime super 1200 m. La nesto estas konstruita en arbusto, kaj la ino demetas du ovojn.

Tiu estas malgranda birdo de 14 cm. Plenkreskulo havas senmarkan brunan dorosn, palgrizajn subajn partojn, larĝan voston kaj mallongajn flugilojn. Estas nemarkata superokula strio kaj la gorĝo montras blankan mentonon kaj gorĝan oranĝecan nuancon. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la beko nigreca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj (ekssilviedoj), sed junuloj ne havas la gorĝan koloron.

La Srilanka arbustosilvio estas kaŝema specio kiu povas esti malfecile videbla. Eble la plej bone rigardejo estas la Nacia Parko Ebenaĵo Horton. Ĝi estas malalte en vegetaĵaro, kaj, kiel plej parto de silviedoj, ĝi estas insektovora.

Maskloj estas often detektataj nur pro siaj laŭtaj kantoj, kiu havas eksplodan kuiit. Ili vivas en paroj.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 3029, Bradypterus palliseri, 11a Majo 2006. Preskaŭ minacata.
  • Warblers of Europe, Asia and North Africa de Baker, ISBN 0-7136-3971-7
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
  • A Field Guide to the Birds of the Indian Subcontinent de Kazmierczak kaj van Perlo, ISBN 978-1-873403-79-2