Sankt Andreasberg

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
(Alidirektita el St. Andreasberg)

Sankt Andreasberg [zangkt andreasbeak] estas eksa tradicia urbeto en Germanio, en la distrikto Goslar ĉe la sudorienta rando de la federacia lando Malsupra Saksio. La komunumo estas la plej alte situanta urba loĝloko de la montaro Harco (600 – 900 m). Ĝi estas oficiale agnoskita klimata kuracloko kun multaj ofertoj por kuracado kaj ripozado. En vintro la urbeto estas ŝatata centro de vintrosporto. Ekde la 1-a de novembro 2011 ĝi administre estas parto de pligrandigita urbo Braunlage.

Sankt Andreasberg
Blazono
Sankt Andreasberg (Germanio)
Sankt Andreasberg (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • minejurbo • setlejo • minejurbo • setlejo • climatic health resort • minejurbo • Aerkuracloko
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Goslar
Urborajtoj ĝis novembro 2011 urbo, ekde tiam urboparto
Telefona antaŭkodo 05582, 05520
Poŝtkodo 37444
Aŭtomobila kodo GS
Oficiala Municipokodo 03153010
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 43′ N, 10° 31′ O (mapo)51.71055555555610.518333333333Koordinatoj: 51° 43′ N, 10° 31′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 580 m
Areo 9,85 km²
Oficiala retejo https://www.braunlage.city/leben-freizeit/stadt-und-ortsteile/st-andreasberg/
vdr

St. Andreasberg fondiĝis pro la malkovro de riĉaj arĝent-ercaj kuŝejoj. Dum 400 jaroj ĝia ekonomio estis bazita sur minado, en kies centro staris la populara monera metalo arĝento. La minada historio trovis sian finon en 1910 per fermo de la minejo Samson.

La urbo sukcesis grandskale konservi sian historian aspekton. Ĝi posedas multajn min-teknikajn monumentojn kaj historiajn atestilojn. En 1987 ĝi celebris sian 500-jaran jubileon.

Turismo redakti

En Sankt Andreasberg troviĝas Internationales Haus Sonnenberg (Domo Sunmonto). En ĝi okazis jam plurfoje la Esperanto-renkontiĝo Printempa Semajno Internacia, kaj Germana Esperanto-Asocio formulis tie siaj gvidliniojn pri eŭropa lingvopolitiko. En sporta historio Sankt Andreasberg konatas pro tio, ke en la vintrosporta urbeto en 1888 inventiĝis la sporto bobado, kaj nun estas tie unu el la tutmonde malmultaj internaciaj bobaj vojoj.