St Stephen's Green

St Stephen's Green (en irlanda Faiche Stiabhna[1] kaj en Esperanto Ĝardeno de Sankta Stefano estas urbacentra publika parko en Dublino, Irlando. La nuna pejzaĝo de la parko estis desegnita de William Sheppard, kiu oficiale malfermis ĝin al la publiko la 27an de Julio 1880.[2] La parko estas apuda al unu el ĉefaj vendejaj stratoj de Dublino nome Grafton Street, kaj al komerceja centro Stephen's Green Shopping Centre, kiu ricevas sian nomon el tiu de la parko, dum en ĉirkaŭaj stratoj estas oficejoj de nombraj publikaj instancoj kaj la urba finejo de unu el la tramlinioj de Dublino. Ĝi estas ofte neformale nomita Stephen's Green. Kun 89,000 m², ĝi estas la plej granda el la parkoj el la ĉefaj parkoj de Dublino, inter kiuj Merrion Square kaj Fitzwilliam Square. Phoenix Park estas la plej granda parko en Dublino, sed ĝi ne estas en Georgia placo.

Fotokromo montranta la ĝardenon fine de la 19a jarcento

Referencoj redakti

  1. Sraidainmneacha Bhaile Atha Cliath (PDF). Dublin City Council. Arkivita el la originalo je 2010-02-18. Alirita 2014-07-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-18. Alirita 2014-07-01.
  2. Report on St Stephen's Green. UCD School of Archaeology. Arkivita el la originalo je 2014-12-05. Alirita 2014-07-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-05. Alirita 2014-07-01.

Eksteraj ligiloj redakti