La Stacio Catalina de la Observatorio Steward estas usona astronomia observatorio sur la Monto Bigelow, en la Montoj Santa Catalina proksimume 29 km nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono). La situejo, en la nacia arbaro de Coronado, estas uzita, kun speciala permeso de la Usona Arbara Agentejo, far'de la Observatorio Steward de la Universitato de Arizono.[1]

Stacio Catalina de la
Observatorio Steward
Observatorio
Oficiala nomo: Steward Observatory Catalina Station
Lando Usono Usono
Municipo Tucson (Arizono)
Supermara alteco 2 518 m s. m.
Koordinatoj 32° 25′ 0″ N 110° 43′ 57″ U / 32.41667 °N, 110.73250 °U / 32.41667; -110.73250 (mapo)
Estiĝo 1963
Posedanto Observatorio Steward
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://www.as.arizona.edu/

Ĝia MPC kodo estas 693.[2]

Historio redakti

La situejo de la Stacio Catalina estis elektita de Gerard Kuiper de la Lunar and Planetary Laboratory en 1960 : li kredis, ke tiu ejo, iomete pli alta ol la ejo de la Nacia Observatorio de Kitt Peak, pli taǔgus por la agado de LPL : Monto Bigelow estas kaj pli alta kaj pli facile atingebla elde la Universitato de Arizono per la Catalina Highway.

La konstruado komencis en fino de 1962 kaj la unua teleskopo kun spegulo de 53 cm (21 coloj) komencis funciis tie komence de 1963[3] en tio, kiu estis tiam konata kiel « Catalina Observatory », La unua teleskopo estis en la situejo CS I. Pli malfrue, dua teleskopo de 71 cm estis instalita en la situejo CS II, ĉirkaǔ 500 m sud-oriente. En 1965, teleskopo de 154 cm (61 coloj) estis innstalita ĉe la situejo I, sekvita tuj poste de du similaj teleskopoj de 152 cm (60 coloj) ĉe la situejo II. En 1969, teleskopo de 102 cm (40 coloj) estis starigita proksime de la situejo II, apud radio-transmisio de la FAA.

Kiel kondiĉo por okupi la situejon de la Observatorio de Monto Lemmon, la Usona Arbara Agentejo postulis, ke la LPL malokupu la situejon II, tio, kiu estis plenumita en 1972. La teleskopo de 102 cm restis tie ĝis 1975, kiam ĝi estis movita en la Observatorion de Monto Lemmon.[4]

En 1972, Schmidt-teleskopo de 71 cm (28 coloj) anstataǔigis la teleskopon de 53 cm. La teleskopo de 154 cm de Kuiper kaj la Schmidt-teleskopo plu estas uzataj hodiaǔ, kvankam ili estis plurfoje plibonigitaj.

En 1989, la administro de la observatorio estis transdonita de la Lunar and Planetary Laboratory al la Observatorio Steward ; en 1989 ĝi estis referita kiel Catalina Site kaj nun estas konata kiel Catalina Station.

Teleskopoj redakti

Iamaj teleskopoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti