Stadiono Geoffroy Guichard

futbalstadiono en Francio
(Alidirektita el Stade Geoffroy-Guichard)

La Stadiono Geoffroy Guichard, aŭ france Stade Geoffroy-Guichard, estas la plej granda stadiono en la urbo Sankta-Stefano (Saint-Étienne) de Francio: ekde la jaro 1998 ĝi povas gastigi 42 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis inaŭgurita la 13-an de septembro 1931, kaj poste renovigita kaj ampleksigita en 1938, 1957, 1986, 1984 kaj 1998. Ĝi interalie gastigis matĉojn de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 1984 kaj de la Futbala Mondpokalo 1998, kaj aktuale estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Stadiono Geoffroy Guichard
Stade Geoffroy-Guichard
Stade Geoffroy-Guichard
plurcela stadiono
Situo
Loko Sankta-Stefano (Saint-Étienne), Francio
 Francio
Geografia situo 45° 27′ 39″ N, 4° 23′ 24″ O (mapo)45.4608333333334.39Koordinatoj: 45° 27′ 39″ N, 4° 23′ 24″ O (mapo)
Stadiono Geoffroy Guichard (Saint-Étienne)
Stadiono Geoffroy Guichard (Saint-Étienne)
DEC
Stadiono Geoffroy Guichard
Stadiono Geoffroy Guichard
Stadiono Geoffroy Guichard
Map
Stadiono Geoffroy Guichard
Datumoj
Konstruadita 1930-1031 (renovigita kaj ampleksigita en 1938, 1957, 1986, 1984 kaj 1998)
Malfermita la 13-an de septembro 1931
Posedanto urbo Sankta-Stefano (Saint-Étienne)
Surfaco herbo
Kapacito 42 000
Dimensioj 105 x 68 m
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kutime la stadiono gastigas la hejmajn matĉojn de la loka futbalklubo AS Saint-Étienne. Sian nomon la stadiono havas pro la komercisto Geoffroy Guichard, kiu fondis la vendejaron Casino. La futbalklubo origine estis sportejo por dungitoj de la vendeja ĉeno, kaj la stadiono situas sur tereno kiu antaŭ estis posedaĵo de la vendeja konzerno.

Krom futbalo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, kaj povas okazigi koncertojn kaj grandajn spektaklojn.

Eksteraj ligiloj redakti

 
ekstera aspekto en 2013