Stadel ĉe Niederglatt
Stadel ĉe Niederglatt (Germane: Stadel bei Niederglatt) estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Stadel ĉe Niederglatt | |
---|---|
![]() | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 31′ 46″ N 8° 27′ 59″ O / 47.52944 °N, 8.46639 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 46″ N 8° 27′ 59″ O / 47.52944 °N, 8.46639 °O (mapo) |
Areo | 12,85 km² |
Alteco | 436 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8174 |
Komunumkodo | 0100 |
![]() | |
Geografio redakti
La komunumo Stadel situas en la Zurika Unterlando en iama marĉregiono. Restaĵo de tio estas la marĉo de Neerach. Ek de 1907 ankaŭ la vilaĝoj Windlach, Raat kaj Schüpfheim apartenas al Stadel.
Trafiko redakti
Per poŝtaŭtobusoj la komunumo estas ligita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio redakti
Unua skriba mencio de Stadel datiĝas el la jaro 1044 el la tiel nomita Hunfried-dokumento. En la jaro 1424 la urbo Zuriko aĉetis la Grafejon Kiburgon kaj tiel fariĝis ankaŭ posedanto de Stadel, kiu apartenis al tiu grafejo. Dum la Helveta Respubliko Stadel fariĝis parto de la distrikto Bülach kaj en la jaro 1815 transiris al la distrikto Regensberg, el kiu fariĝis la hodiaŭa distrikto Dielsdorf.
Bildaro redakti
-
Lago de Stadel
-
Vilaĝa puto
-
Preĝejo de Stadel
-
Restoracio zur Brauerei en Stadel
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Stadel ĉe Niederglatt
- Stadel ĉe Niederglatt en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale