Stalburg [ŜTA:Lburk] aŭ Große Stalburg [gro:se ŜTA:Lburk], en pli malnova literaturo foje ankaŭ nomata Stammhaus [ŜTAMhaŭs], estas historia konstruaĵo en la antikva urbocentro de Frankfurto ĉe Majno. Ĝi situis ĉe la okcidenta domaro de la urboplaco "grena merkato", germane nomata Kornmarkt, proksimume tie kie post la detruoj de la dua mondmilito konstruiĝis moderna betondomo de la federacia institucio Bundesrechnungshof kaj nun situas vendejaro nomata Kornmarktarkaden.

la konstruaĵo antaŭ 1789

La ŝtona domo konstruiĝis en la 1490-aj jaroj laŭ tiutempaj raportoj estis laŭ arkitekturo kaj ornamaĵoj la plej bela kaj impresa nepreĝeja konstruaĵo de la gotika stilo en la mezepoka urbo.

Kvankam la origina posedanto Claus Stalburg decidis ke ĝi neniam estu ŝanĝata aŭ malkonstruata, la impona domo tamen devis cedi jam en 1789, kiam ĝi estis malkonstruita por fari lokon por nova germane reformita kirko en la urbo.

La origina posedanto estis membro de la gvida burĝa socia tavolo de la mezepoka sendependa libera regna urbo, riĉa komercisto kaj membro de la urbestraro. Li komence de la 1490-aj jaroj aĉetis kvar simplaj lignajn domojn ĉe tiam trafike elstara nord-suda urba strato, malfarigis ilin kaj tie konstrigis imponan kaj fortikan domon. El tiaj domoj tiam en la tuta urbo ekzistis maksimume dudek. Tia domo, despli ke en tia elstara loko, bonege kaj tre profite lueblis al aliurbaj komercistoj okaze de la ĉiujara tuteŭropa konata foiro, por ke ili tie en deca ĉirkaŭaĵo prezentu siajn varojn.

La domo herediĝis en la familio de generacio al generacio, kaj preskaŭ tricent jarojn post la stariĝo ankoraŭ konsidereblas modela ekzemplo de luksa burĝa urba domo. Tamen tiam en la urbo furoris la arkitektura stilo de antaŭrevolucia klasikismo, kaj multaj konstruaĵoj de gotika stilo konsideriĝis eksmodaj... Tio kaj la fakto ke la tiutempa heredinto, tre bezonanta monon, premis vendi la elstaran urbolokon al riĉa kristana komunumo, favorigis la decidon de urba kortumo en 1788 decidi ke la origina testamento, ke postulis eternan pluekzisto de la domo, estu nuligata. Jaron poste la historia konstruaĵo malkonstruiĝis kaj anstataŭiĝis per simpla klasikisma fasado de nova reformita kirko de nederlandaj enmigrintoj.