Stamfo (an.: stomp) estis komence nomo por stamfdancoj de nordamerikaj praloĝantoj (ekz. de la Ĉerokoj kaj de la Maskokoj), sed ankaŭ de nigrusona danco, kiu populariĝis en la 1920-aj jaroj, same kiel por la ĵazritmo en pli rapida tempo, uzata en ĉi tiu danco.

Ĉi tiu stamfritmo kun treege akcentata pulso estis kutima en antikva ĵazo. Precipe por la formiĝo de la Kansasurba ĵazo ĝi ludis gravan rolon.