Stanislav Tomić

(Alidirektita el Stanislav Tomic)

Stanislav Tomić, ankaŭ konata kie Stanislas Tomiĉ, estis Kroato, kiu naskiĝis en Lič (Kroatio) en la jaro 1879.

Stanislav Tomić
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1878 (1878-11-30)
Morto 30-an de novembro 1931 (1931-11-30) (53-jaraĝa)
en Kolombio
Lingvoj Esperanto
Familio
Infano Anton Tomić
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Stanislav TOMIĆ
Stanislav TOMIĆ

Infanaĝe, li vivis en Bela Palanka kaj en Negotin Serbio, kaj fariĝis esperantisto en 1908.

Li estis pioniro de Esperanto en Kroatio, Prezidanto de Zagreba Esperanto-Societo. Li gvidis multajn kursojn por laboristoj, kunlaboris en Kroata Esperantisto, verkis filozofian verkon La Vojo al Vero (publikigita en Parizo, en 1910), gramatikon por kroatoj Esperanto en 33 Lecionoj (publikigita en Zagreb, en 1919) kaj Du Sudslavaj Popolafabeloj (publikigita en Zagreb, en 1919). Li verkis ankaŭ kroate.

Pro politikaj cirkonstancoj li devis elmigri al Usono. En Sudameriko li fariĝis inĝeniero. Kiel konstruinĝeniero li restadis en Sudameriko konstruante vojojn kaj fervojliniojn. Longtempe restadis en Amazonio kaj Andoj.

Li estis patro de Anton Tomić, ankaŭ esperantisto, tre grava en la disvastigo de La Internacia Lingvo en Kolombio.

Stanislav Tomić mortis en Kolombio en la jaro 1932.

Verkoj redakti

 
 Aro da filozofiaj pripensoj el kiuj la aŭtoro devenigas konkludojn, kiuj kondukas al la « vojo al Vero ». La libro estos originale verkita en Esperanto; ĝia enhavo estas interesa, la stilo estas klara kaj la lingvo plej korekta. 
— Belga Esperantisto n023-024 (sep-okt 1910)