Startpafilo

(Alidirektita el Startpafo)

Startpafilostartiga pafilo estas blanka pistolo[1] kiu estas pafita por startigi atletikajn kurkonkurencojn, same kiel naĝkonkurencojn ĉe kelkaj eventoj. La sono de la pafilo utilas kiel la signalo por ke la atletoj ekigu la eventon. Startpafiloj "ne rajtas pafi realan municion aŭ esti modifitaj por pafi realan municion."[2] Krom por sportaj eventoj, ili estas ankaŭ uzataj en filmoj kaj en TV aŭ teatro.[1] Blankaj ujoj aŭ frapiloj estas uzataj por eviti elpeli pafaĵojn,[1] kaj nur malgranda kvanto de fumo estas videbla dumpafe. Startpistoloj povas inkludi ankaŭ modifitajn versiojn de normigaj pistoloj nekapablaj pafi kuglojn, plej ofte atingite per obstrukco en la kanono. Tio estas malpli ofta nune, speciale en okcidentaj landoj. Kiam elektronika tempigo estas uzata, sensilo estas ofte fiksita al la pafilo, kiu sendas elektronikan signalon al la temposistemo je la pafo. Por surdaj konkurencantoj aŭ por modernaj elektronikaj sistemoj, lumo povas esti uzata anstataŭe.

Uzata startpafilo ĉe orientgermana atletika konkurenco en 1961.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Blank Guns. Collector's Armoury, Ltd.. Alirita 2016-07-22.
  2. Blank Guns. Collector's Armoury, Ltd.. Arkivita el la originalo je 2017-06-05. Alirita 2016-07-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-05. Alirita 2017-06-06.