Stasys Sabalis (naskiĝis 1908 en Vilnius; mortis 11-an de septembro 1963 en Vilnius) estis instruisto de eksterlandaj lingvoj.

Stasys Sabalis
Persona informo
Naskiĝo 1908
en Vilnius
Morto 11-a de septembro 1963
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1923
vdr

Al E-movado aliĝis en 1923 kaj estis unu el organizintoj de junulara E-societo en Vilnius (1923). Poste li gvidis konstantajn E-disaŭdigojn en radiofonio de Kaunas. Post la reviviĝo de E. li estis unua, kiu aperigis priesperantajn artikolojn en porjunulara gazeto "Komjaunimo tiesa" (1957, n-ro 4). Tiuj artikoloj forte akcelis renaskiĝan proceson de E. en Litovio. S. Sabalis preparis kaj aperigis "Litovan-Esperantan vortareton" kun enkonduka gramatika kurso (1960, 15000 ekz.). Li komencis esperantigi poemon "La jaro", verkitan heksametre de Kristijonas Donelaitis.

Fontoj redakti