Statuaro de la Plej Sankta Triunuo (Jáchymov)

La barokstila Statuaro de la Plej Sankta Triunuo ĉeĥe: Trojičný sloup), kiu staras antaŭ la ĉefa preĝejo de Sankta Joakimo, en la bohemia urbo Jáchymov (germane: Sankt Joachimsthal) devenas al la jaro 1703. Faris ĝin minista frataro de la urbo.

Statuaro de la Plej Sankta Triunuo en Jáchymov

Sur la kolono estas blazono de la urbo, pruntedonita al la urbo en la jaro 1546. Tiam la reĝo Ferdinando la 1-a ŝanĝis la antaŭan blazonon, kiun la urbo Jáchymov ricevis de la reĝo Ludoviko la 1-a Jogajlido per atesto e1 la 6-a de januaro 1520 komune kun la rangaltigo de libera minista urbo. Ŝildoportantoj estas du ministoj.