Steendorp (nederlande: [STE:Ndorp]) estas vilaĝo, kiu dependas de la ĉefa municipo Temse. Loka kromnomo de la vilaĝo estas Het Gelaag [et ĥeLA:Ĥ].

Preĝejo en la dekliva strato "Gelaagstraat"

Ĝia situo estas inter la rivero Skeldo (sude) kaj Temse (okcidente), la vilaĝo Bazel (norde) kaj Rupelmonde (oriente). Steendorp estas aŭte atingebla per la rapidvojo E17, elveturejo 15a Steendorp/Haasdonk.

Troviĝas dikaj tavoloj da bona argilo en la regiono apud Skeldo. Tion oni ekspluatas en la fabriko kie oni produktas brikojn.