Stefan Minkov

(Alidirektita el Stefan MINKOV)

EdE-M

Stefan MINKOV, bulgaro, laŭ la stato de 1934 profesoro de mekanika-elektroteknika lernejo en Sofio. Naskiĝis la 23-an de majo 1883 en Razgrad. Fakulo en la metala tekniko; gravaj verkoj, multaj artikoloj. Jam en 1906 li ricevis ateston pri kapableco de SFPE, Francio, kie li perfektiĝis kiel mekanikisto 5-6 jarojn, samtempe vigle partoprenis la E-movadon kaj spertis ofte la praktikan utilon de Esperanto. Ano de Bulgara Esperanto-Asocio de 1912, seketario dum la Unua Mondmilito kaj kunredaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto, laŭ la stato de 1934 estas vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. Membro de UEA ekde 1915, laŭ la stato de 1934 ĝia komitatano. Gvidis kursojn.