Stefano de Bizanco

Bizancia gramatikisto kaj geografo

Stefano de Bizanco estis greka gramatikisto, leksikografo, kaj aŭtoro de geografia vortaro. Probable li estis samtempulo de Flavio Arkadio, Flavio Honorio, Justiniano kaj instruisto en Konstantinopolo. Malmulte estas konata detale pri lia vivo krom ke li estis kristano. Li estas la verkinto de "Εθνικά" ("Ethnica"), verko dediĉita al Justiniano en sesdek libroj, alfabeta listo de loknomoj kune kun la adjektivoj derivitaj de ili.

Στέφανος ο Βυζάντιος
(480-560)
"De vrbibvs" ("Pri la urboj"), verko de Stefano el Bizanco, eldonita de Wilhelm Xylander, en 1568.
"De vrbibvs" ("Pri la urboj"), verko de Stefano el Bizanco, eldonita de Wilhelm Xylander, en 1568.
Persona informo
Naskiĝo 480
en Bizanco, Bizanca imperio
Morto 560
en Bizanco, Bizanca imperio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo vortaristo
geografo
lingvisto
mitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj On Byzantium ❦
Ethnica of Stephanus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La originala verko, kiu enhavis informojn pri fondaj legendoj, etimologioj, nomŝanĝoj, orakoloj, historiaj anekdotoj, proverboj ktp., estas perdita. La pluviva epitomo, konsistanta plejparte el mallongaj klarigoj, estis kompilita iom da tempo inter la 6-a kaj 10-a jarcentoj.[1]

Ĝi povas esti la verko el unu Hermolao, menciita en la Suido, sed kelkaj akademiuloj kredas ke ĝi estas fakte kunfandiĝo de almenaŭ du epitomoj, faritaj sur iomete malsamaj principoj. Ekzistas fragmentoj de la origina ampleksa teksto enigita en la "De Administrando Imperio" kaj "De Thematibus de Constantine Porphyrogenitus".


Kovrilo el eldono de 1678 fare de
Thomas de Pinedo (1614-1679)

Verkaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti