Karl Wilhelm DINDORF (naskiĝinta la 2-an de januaro 1802 en Leipzig, mortinta samloke la 1-an de aŭgusto 1883) estis germana filologo.

Wilhelm Dindorf
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1802 (1802-01-02)
en Leipzig
Morto 1-an de aŭgusto 1883 (1883-08-01) (81-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germanalatinaantikva greka
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Familio
Patro Gottlieb Immanuel Dindorf
Frat(in)o Ludwig Dindorf
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • literaturhistoriisto • literatursciencisto • redaktisto
vdr

Vivo redakti

Estante la plej maljuna filo de la lingvisto kaj teologo Gottlieb Immanuel Dindorf li frekventis la lepsikan Tomaso-lernejon kaj la Monaĥejan lernejon de Roßleben. Poste li studis ĝis 1828 klasikan filologion ĉe la Universitato de Lepsiko. Christian Daniel Beck transdonis lin plurajn laborojn. En 1827 li vokitis unu jaron kiel kuratoro je la Reĝa Prusia Biblioteko Berlinon. Reveninte Lepsikon li doktoriĝis pri filozofio kaj magistriĝis.

Inter 1828 kaj 1833 Dindorf estis eksterorda profesoro pri literaturhistorio en Lepsiko. Post kiam la esperoj je posteulado de Beck sur la katedro pri helena kaj latina literaturoj rompiĝis li tute retiriĝis de la altlernejo. Poste li sukcese agadis kiel verkisto kaj privata docento. Li publikigis multajn eldonojn de antikvaj helenaj tekstoj kiuj ĝuis multajn eldonojn kaj reimpresitis ofte ĝis la 20-a jarcento. En 1846 li iĝis koresponda membro de Prusa Akademio de Sciencoj.[1] Lia pli juna frato Ludwig Dindorf ankaŭ konata filologo estis.

Verkoj redakti

 
Wilhelm Dindorf, 1823, skolioj je la komedioj de Aristofano
  • Pax, Leipzig (Weidmann) 1820
  • Equites et Aves, Leipzig (Weidmann) 1821
  • Euripides’ Heraclidae und Sophokles’ Oedipus Coloneus, Leipzig (Hartmann) 1821
  • Euripides’ Hippolytus und Aristophanes’ Bacchae, Leipzig (Hartmann) 1822
  • Plato’s Symposion Leipzig (Cnobloch) 1823
  • Die griechischen Scholien zu Aristophanes, Leipzig (Weidmann) 1823
  • Ranae, Leipzig (Weidmann) 1824
  • Homer (2 volumoj), Leipzig (Teubner) 1824
  • Aristophanes (2 volumoj), Leipzig (Teubner) 1825
  • Sophokles, Isokrates und Demosthenes in 3 volumojn, Leipzig (Teubner) 1825 (³1874).
  • Homer (5 volumoj), Leipzig (Weidmann 1825)
  • Joannis Alexandrini τονιϰὰ παραγγέλματα et Aelii Hadriani περὶ σχημάτων, Leipzig (Weidmann) 1825
  • Stephanus Byzantius (4 volumoj), Leipzig (Weigel) 1825
  • Isokrates’ Panegyrikus et Horatius ex recensione Bentleii (2 volumoj), Leipzig 1826
  • Athenaeus (3 volumoj), Leipzig 1827
  • Aeschyli Agamemnon ex rec. Porsoni passim reficta, Leipzig 1827
  • Mitarbeiter an Stephanus’ Thesaurus Linguae graecae in 9 volumojn (Paris 1831–63)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti