Stelŝipo estas teoria kosmoveturilo por vojaĝado inter la steloj, kontraŭe al veturilo planita por flugoj en la orbito de planedo, aŭ por interplaneda vojaĝado.

Stelŝipo
speco de akvoveturilo
Verko The Klingon Dictionary
Informoj
vdr

La vorto plejparte uziĝas en sciencfikcio, ĉar la homaro ĝis nun ne produktis tiajn veturilojn (dum la kosmoŝipoj el la programoj Voyager [vojeĝa] kaj Pioneer [pajanir] veturis en la lokan interstelan kosmon proksime de la Tero, ili ne ĝenerale konsideriĝas stelŝipoj, ĉefe ĉar ili ambaŭ estas sen propraj motoroj kaj ne transportas homojn. Tamen, inĝenieroj esploras pri teknologioj, dezajnoj kaj realigostudoj por stelŝipoj kiuj povus esti konstruataj kun ekzistanta moderna aŭ probable en proksima estonteco havebla teknologio. Ekzemploj de tiaj studoj estas la projektoj Daedalus, Orion, kaj Longshot [longŝot].

la origina stelŝipo Enterprise NCC-1701

Interalie, la vorto estas ofte uzata en la fikcia universo de la televidserioj kaj filmaro Star Trek ("Stela Vojaĝo"): La filmoj unuavice priskribas la kosmajn esplorojn de pionira stelŝipo kun teamo el homoj kaj iuj kunlaborantaj eksterteraj vivoformoj - baze la stelŝipo Enterprise en la origina serio, disvolviĝanta dum la 23-a jarcento, en sekvaj serioj ankaŭ postaj stelŝipoj kiel la veturilo Voyager. Tiuj ŝipoj apartenas al la tiel nomata stelŝiparo, la kosmoesplora, sed ankaŭ interstele diplomatia kaj defenda forto de fikcia Universala Federacio de Planedoj, al kiu laŭfikcie estontece apartenu la homaro.