Stella ferias (filmo)

Stella í orlofi estas islanda filmo. La filmo traktas pri la vigla kaj diligenta sed iom kaosa Stella. Multaj konfuzaĵoj okazas kiam ŝi decidas anstataŭi sian intertempe piedfrakturatan edzon, kaj vojaĝi al somerdomo fiŝkapti kun lia eksterlanda komercamiko.

Stella ferias
filmo
Originala titolo Stella í orlofi
Produktadlando Islando
Originala lingvo islanda lingvo
Kina aperdato 19-a de oktobro 1986
Daŭro 84 minutoj
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Þórhildur Þorleifsdóttir
Produktisto(j) Umbi
Scenaro Guðný Halldórsdóttir
Filmita en Islando
Ĉefrolantoj Edda Björgvinsdóttir
Þórhallur Sigurðsson (Laddi)
Gestur Einar Jónasson
IMDb
vdr

Tiu eksterlandano ne ekzistas, ĉar la trompema edzo fakte estis intencinta trovi sian amatinon. Tamen, en la flughaveno Stella trovas la svedan alkoholulon Salomon kiu vojaĝis al Islando por iri en kontraŭalkoholisma terapio. Pro lingvaj kialoj Stella kredas ke Salomon estas la komercamiko dum Salomon kredas ke Stella estas terapiistino.

La filmo tre bone humore kaptis multajn aspektojn de la islanda ĉiutago, parolmanierojn, modon k.t.p.

16 jaroj poste sekvis la postfilmo Stella í framboði (Stella kandidatiĝas).