Stephen L. Salyards

Stephen L. SALYARDS estas usona sismologo kaj astronomo.

Li estis diplomita ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso (UCLA) kaj ricevis sian doktorecon pri sismologio en 1989 ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio.[1]

Li estas ĉef-komputisto en la departemento "Scienco pri Tero, Planedoj kaj Kosmo" de UCLA[2] kaj partoprenis al la instrumentaro Mars Volatiles and Climate Surveyor (MVAC)[3] de la kosmosondilo Mars Polar Lander kiu celis serĉi akvon ĉe Marso (sed bedaŭrinde frakasiĝis je sia alteriĝo en 1999).

Li nuntempe sin turnis al la instruado.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris la asteroidon 4930 Rephiltim[4] la 10-an de januaro 1983.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti