Stereotomio

Stereotomio (de stereo -solida, de la greka stereos- kaj tomio -tranĉo, de la greka temno)[1][2]​ estas fako de la scienco kaj arto de ŝtonĉizado kiu studas la manieron ĉizi, tranĉi kaj profiti la rokojn elfositajn el ŝtonminejo, cele al ties specifa lokigo en verkoj de arkitekturo kaj inĝenierado; oni povus difini ĝin kiel arto ĉizi kaj ŝtonojn. La plej parto de la publikaĵoj pri stereotomio referencas al ŝtonoj, sed ekzistas ankaŭ la stereotomio de la ligno, kiu pritraktas la dezajnon kaj lokigon de la tabuloj en konstruaj sistemoj el ligno, kiel por ekzemplo por la tabulaj strukturoj por usontipaj domoj.

La stereotomio dispecigas la arkitekturajn elementojn por posta konstruado sur la konstruejo.

Laŭ Francisko Azorín steretomio estas Studo por dispartigo k. pecordigo de arkitekturaj konstruelementoj el ŝtono, ligno, fero.[3] Li indikas etimologion el la greka stereos + tome (solido tranĉi).[4]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Diccionario María Moliner
  2. Programo de la fako Estereotomía (EHU, lernojaro 2009-10). [1] Alirita la 12an de Januaro 2018.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 190.
  4. Azorín, samloke.