Stilo Ludoviko la 15-a

La Stilo Ludoviko la 15-aLouis Quinze estas stilo de arkitekturo kaj ornamartoj kiu aperis dum la reĝado de Ludoviko la 15-a de Francio. El 1710 ĝis ĉirkaŭ 1730, nome periodo konata kiel Regenteco, ĝi estis iel etendo de la stilo de la epoko de lia avo kaj antaŭulo, Ludoviko la 14-a de Francio. El ĉirkaŭ 1730 ĝis ĉirkaŭ 1750, ĝi iĝis pli originala, ornamema kaj superriĉa, sub la influo de la amatino de la reĝo nome Madamo de Pompadour. El 1750 ĝis la morto de la reĝo en 1774, ĝi iĝis iom pli malabunda, ordigita, kaj ekmontris influojn de novklasikismo.

Laŭ Francisko Azorín Ludovika arto estas Franca tipa arto, dum la regado de tiel nomataj reĝoj (1610-1793ª j).[1] Li indikas etimologion el Ludoviko, propra persona nomo de iaj francaj reĝoj. Li tiele grupigas en ununura esprimo la diversajn ludovikajn stilojn, kvankam li listigas variantojn: 12ª, 13ª, 14ª, 15ª kaj 16ª.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.