Stratioto
Stratioto (latine Stratiotes), akvosoldato aŭ akvoaloo estas genro el la familio de la Hidrokaritacoj (Hydrocharitaceae). Ĝi estas akvoplanto de kiu la dentitaj, glavoformaj folioj etendas el la akvo. Pro tio la genronomo estas Stratiotes ĉar tio estas 'soldato' en la malnovgreka lingvo. La planto troviĝas en Eŭrazio kaj estas rara en Belgio kaj Francio.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Stratiotes aloides
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Specioj
redaktiStratiotes acorides
Stratiotes alismoides
Stratiotes aloides (Aloa stratioto)
Stratiotes nymphoides