Streĉa ludilo (aŭ streĉebla ludilo) estas meĥanika ludilo, kiu estas funkciigata per meĥanika energio, plej ofte per spirala risorto (legu risort-funkciigo), kelkfoje per gumrubando (gummotoro). La risorto kiel ĉe la horloĝo estas "streĉata", per turno de la streĉa ŝlosilo. Poste la risorto malstreĉiĝas, transformante la energion en movon de la ludilo.

Tiu funkciigo de modeloj eksmodiĝis pro disvastiĝo de la elektromotoroj. Tiel la streĉeblaj ludiloj gravas hodiaŭ kiel nostalgiaj ludiloj.

Oni funkciigis per risorta streĉado aŭtomobilajn, ŝipajn, pupajn, trajnajn ktp. ludilojn.

Tipoj redakti