Striata kolombo
La Striata kolombo aŭ Timorkolombo, (Geopelia maugei) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en la insuloj Malgrandaj Sundoj la plej sudorientaj en Indonezio. Ĝi estas tre rilata al la Zebrokolombo de sudorienta Azio kaj al la Pacema kolombo de Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Ĝis antaŭ nelonge, la tri estis klasitaj kiel unika specio, Geopelia striata, konata ĉu kiel Pacema kolombo ĉu kiel Zebrokolombo.
Striata kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLa Striata kolombo estas tre simila al la Zebrokolombo laŭ aspekto sed ĝi havas nudan flavan haŭtaĵon ĉirkaŭ la okuloj kaj nigrablanka striado kiu ampleksiĝas rekte tra la brusto kaj ventro.
Ĝi loĝas arbustejojn, terkulturejojn kaj bordojn de arbaroj en malaltaj areoj. La Striata kolombo troviĝas nur en la plej sudorientaj insuloj en Indonezio, nome en Sumbavo, Floreso, Sumbo, Timoro, la insuloj Tanimbaroj, la insuloj Kei kaj aliaj pli malgrandaj insuloj, pro tio la specio povas esti konsiderata kiel endemismo.
Literaturo
redakti- BirdLife International (2004). Geopelia maugeus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 28 January 2007. Ne minacata
- Morten Strange (2001), A Photographic Guide to the Birds of Indonesia, Christopher Helm, London, ISBN 0-7136-6404-5
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ITIS report for Geopelia maugei[rompita ligilo]