Strigo (science nomita Strix) estas genro de strigoformaj birdoj de la familio Strigedoj. Ĝi enhavas proksime 133 diversajn speciojn de strigoj. Ankaŭ estas konataj kelkaj formortintaj strigospecioj. Laŭ grandeco ili povas varii inter pasero (14 cm) kaj aglo (75 cm). Ili estas rabobirdoj kun tre mola lanuga plumaro, kiu ebligas sensonan flugadon, havas grandan rondan kapon kun antaŭendirektitaj okuloj kiel primatoj, do ankaŭ kiel homoj. Perfekte ekipitaj ili estas por ĉasado kun kurba beko kaj akraj ungegoj, kiuj estas meteblaj du kontraŭ du.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strix
Lapona strigo, Strix nebulosa
Lapona strigo, Strix nebulosa
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Infraklaso: Neognathae
Superordo: Neoaves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Strix
Linnaeus, 1758
Specioj

Pli-malpli 15. Vidu tekston.

Sinonimoj

Stryx Pallas, 1771

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Uralstrigo Strix uralensis

Fakte la vorto "strigo" povas esti uzata laŭ diversaj signifoj. El la plej ampleksa kiel sinonimo de Strigoformaj birdoj, ĉar ankaŭ la alia familio de tiuj birdoj, nome TitonedojTurstrigoj, ricevas tiun saman nomon strigo, kvankam kun aldono de radiko tur-. Duarange la specioj de la genroj de la familio Strigedoj, kie situas la genro Strix. Kaj triarange la specioj de tiu laste menciita genro Strix, kie oni distingas ĉirkaŭ 20 speciojn.

La konataj specioj de la genro Strix estas jenaj:

Notoj redakti

Bildaro redakti

 
Uralstrigo
 
Ido de Uralstrigo