Stupeur et tremblements (filmo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stupeur et tremblements.

Stupeur et tremblements (Stuporo kaj tremoj) estas franca filmo de Alain Corneau aperinta en 2003, adaptita de romano Stupeur et tremblements de Amélie Nothomb.

Stupeur et tremblements
filmo
Originala titolo Stupeur et Tremblements
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2003
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Yves Angelo
Reĝisoro(j) Alain Corneau
Produktisto(j) Alain Sarde
Scenaro Alain Corneau • Amélie Nothomb
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Johann Sebastian Bach
Rolantoj Sylvie Testud • Kaori Tsuji
IMDb
vdr

Temo redakti

Amélie, juna belga virino pasinta sian infanecon en Japanio decidas reiri tien por vivi kaj provi integriĝi al la japana socio, laborante kiel interpretistino. La titolo rilatas al la supozata sinteno kiun oni devas adopti antaŭ la japana imperiestro.

Teĥnikaĵoj redakti

Pri la filmo redakti

La dialogoj en la filmo estas grandparte japanlingvaj. Pro tio, Sylvie Testud studis la japanan dum tri monatoj antaŭ la komenco de filmado.

Rolularo redakti

Eksteraj ligiloj redakti